Ambiente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bela faldfolio reklamanta por vagonara vojaĝo en Aŭstralio inkluzive de ĉiuj servoj, 1939

Ambiente - Von der Kunst des Reisens (laŭvorte: Medio - pri la arto vojaĝi) estas la titolo de vojaĝmagazino de la aŭstra kultura radikanalo Österreich 1.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La posemajne unu fojon disaŭdigita radielsenda serio fonditis en la jaro 1987-a kaj apartenis ekde tiam al la regulaj standardprogramoj de la menciita stacio.

La serio konsistas el vojaĝrakontoj en formo de distra-informa stilo. Ĉiu numero daŭras 55 minutojn. La felietone faritaj rakontoj suplementiĝas per muziko el la trapasitaj regionoj.[1]

La serio ekde novembro 1987 dissendatas je la 10.05 h dimanĉe kaj (post ŝanĝo programara de januaro 2010) ripetatas sekvantsemajne marde je la 16.00 h.[2]

Kunfondintino estis la kulturĵurnalistino Ursula Burkert, kiu ekde 1991 estas respondeca surbendigestrino de la magazino. [3] La voĉo estas ekde 2006 tiu de la aŭstra aktoro Helmut Berger.[4]

Ŝatite ankaŭ ekstere[redakti | redakti fonton]

Samtempe Ambiente estas akustika kunvojaĝanto al la Ö1-studvojaĝoj, akompanataj kaj elpensitaj fare de redaktoroj radifoniaj. Kelkaj elsendoj transprenitis de alkaj radistaciaj neaŭstraj. Ekzemple la en 2009 disaŭdigita elsendo pri Ĉinio aŭskulteblis ankaŭ en la germanlingva programo de la publikjura radikanalo de RAI en Bozen [5] Amaskomunukile oni ofte citas certajn elsendojn de tiu ĉi vojaĝmagazino.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Ruiss: Handbuch für Autoren und Journalisten. Tips und Informationen, Urheberrecht, Förderungen, Steuern, Sozialrecht, Verträge, Medien, Österreich, Deutschland, EU. Überarbeitete und erweiterte Neuausgabe. Verlag Buchkultur, Wien 1996, ISBN 3-901052-23-2, S. 414 (Reihe Buchtip, Bd. 1; Surrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]