Amigdalino
Amigdalino estas cianogena glikozido, kiu en ĉeesto de akvo formas cianidan acidon (HCN). Ĝi aperas en kernoj de drupoj (ekz. de abrikoto, pomo, amara migdalo ks.).
Kemiaj proprecoj
En maldensaj acidoj, amigdalino disiĝas en glukozon kaj migdal-nitrilo. Tiu lasta disfalas plu al tipaj amara migalaromaĵoj benzaldehido kaj cianida acido.
Stereoizomero
La L-enantiomero (L-migdalnitrilo-'β-D-gentiobiosido) estas nomata kiel neoamigdalino.
Uzo
Oni uzas ĝin pro ties supozita - nepruvita - efiko kontraŭ kancero. la troa uzo povas kaŭzi venenigon pro la estiĝanta cianida acido.