Amigdalino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Amigdalino estas cianogena glikozido, kiu en ĉeesto de akvo formas bluan acidon (HCN). Ĝi aperas en kernoj de drupoj (ekz. de abrikoto, pomo, amara migdalo ks.).

Kemiaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

En maldensaj acidoj, amigdalino disiĝas en glukozon kaj migdal-nitrilo. Tiu lasta disfalas plu al tipaj amara migalaromaĵoj benzaldehido kaj blua acido.

konstruo

Stereoizomero[redakti | redakti fonton]

La L-enantiomero (L-migdalnitrilo-'β-D-gentiobiosido) estas nomata kiel neoamigdalino.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ĝin pro ties supozita - nepruvita - efiko kontraŭ kancero. la troa uzo povas kaŭzi venenigon pro la estiĝanta blua acido.