Amika rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amika rondo

Amika rondo - estas tradicio de sovetia kaj ekssovetia Esperanto-movado. Fine de renkontiĝo la partoprenantoj stariĝas ronde, vizaĝe en centron. En mezon de la rondo oni metas vojaĝsakojn. La starantoj interplektas siajn brakojn kaj prenas manojn de najbaroj (vd. la foton). Osciligante la manoĉenon la partoprenantoj trifoje laŭte deklamas: Per Esperanto por mondpaco kaj amikeco. Ĝis revido, ĝis revido, ĝis revido. Se inter la ĉeestantoj forveturas nur kelkaj, ili stariĝas en mezon de la rondo kaj starante ekstervizaĝen agas same.

La tradicio estis unu el la plej kortuŝaj partoj de ĉiu amasa E-aranĝo kaj ofte estis metata en oficialan tagordon de SEJToj, EoLAj kaj aliaj renkontiĝoj. En postsovetia E-movado la tradicio de Amika rondo poiom malaperis.

La tradicio de Amika rondo radikas el simila skolta tradicio.

Vidu ankaŭ

Esperantistaj renkontiĝoj:

Esperanto-asocioj: