Ĝi konstituiĝis kiel municipo la 26an de januaro 1951 per la unuiĝo de la iamaj anteiglesias (antaŭpreĝejoj) Amorebieta kaj Echano. Historie Zornotza enhavis la anteiglesias Echano, Amorebieta, Ibárruri kaj Gorocica, krom Larrabezúa. La du unuaj kuniĝis en Amorebieta-Echano, dum la aliaj du integriĝis en Muxika. Larrabezúa estas nun sendependa municipo.