Anaya de Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anaya de Alba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37863
Demografio
Loĝantaro 187  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 5° 30′ U (mapo)40.728611111111-5.4922222222222Koordinatoj: 40° 44′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 878 m [+]
Areo 37,04 km² (3 704 ha) [+]
Anaya de Alba (Provinco Salamanko)
Anaya de Alba (Provinco Salamanko)
DEC
Anaya de Alba
Anaya de Alba
Situo de Anaya de Alba
Anaya de Alba (Hispanio)
Anaya de Alba (Hispanio)
DEC
Anaya de Alba
Anaya de Alba
Situo de Anaya de Alba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anaya de Alba [+]
vdr

Anaya de Alba [aNAĝa] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Anaya de Alba estas derivita etimologie el araba vorto kun signifo lageto (aŭ vojo) aŭ el eŭska vorto kun signifo frato.[1][2]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Anaya de Alba, Galindo Béjar, Herrezuelo, Narrillos kaj Sambellín, okupas totalan areon de 37,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 211 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj norde Navales, oriente kun Larrodrigo, sude kun Horcajo Medianero kaj Galinduste, kaj okcidente kun Galisancho kaj Éjeme.[3] Ĝi distas 34 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.[4]

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj porkoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid:Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.
  2. «Llorente Maldonado de Guevara, Antonio (2003). Toponimia salmantina. Edición compilada, ordenada y completada Rosario Llorente Pinto. Salamanca: Diputación de Salamanca. pp. 152 kaj 164». Arkivita el la originalo la 11an de Aprilo 2015. Konsultita la 23an de Januaro 2022.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-19. Alirita 2022-01-23.
  4. [1]