André Kolingba
André-Dieudonné KOLINGBA (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1936 en Bangui, mortis la 7-an de februaro 2010 en Parizo) estis la kvara prezidanto de la Centr-Afrika Respubliko, de la 1-a de septembro 1981 ĝis la 1-a de oktobro 1993. Li proprigis al si la landon el David Dacko, per senperforta puĉo en 1981, kaj li estis sekve eksigita per demokrata baloto en 1993 kaj anstataŭita de Ange-Félix Patassé. Kolingba ĝuis fortan subtenon de Francio ĝis la falo de la berlina muro. Post tio, internaj kaj eksteraj premoj trudis al li organizi prezidantan baloton, kiun li perdis.