Antaŭfigura politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino antaŭfigura politiko estas disvastigita en diversaj aktivismaj movadoj. Ĝi priskribas funkcimanierojn de organizo kaj sociaj rilatoj, kiuj penas respeguli la estontan socion, kiun la grupo alstrebas. Temas pri la deziro "esti la ŝanĝo, kiun ni volas vidi en la mondo", kiel Gandhi skribis.

La terminon "antaŭfigura politiko" uzis Wini Breines la unua, specife referencante al la nov-maldesktraj movadoj de la 1960-aj jaroj. Ŝi konceptis la malsamajn manierojn pensi kaj organiziĝi en la novaj movadoj parte kiel malakcepton de la centralizismo kaj avangardismo de multaj tiamaj grupoj kaj politikaj partioj. Antaŭfigura politiko estas politiko kaj de kreado kaj de derompiĝo disde hierarkieco. Ŝi skribis: "La termino 'antaŭfigura politiko' povas esti rekonata en kontraŭinstitucioj, manifestacioj kaj la klopodo esti la enkorpiĝo de personaj kaj kontraŭhierarkiaj valoroj en la politiko. Partoprena demokratio estis centra parto de antaŭfigura politiko. […] La kerna problemo de la antaŭfigura politiko kreis ampleksajn taskojn, kies plej centra estis krei kaj vivteni en la vivanta praktiko de la movado rilatojn kaj politikajn formojn, kiuj "antaŭfiguris" la deziratan socion kaj estis ties enkorpiĝo." (Community and Organization in the New Left, 1989, p. 6)

La IWW kaj aliaj anarkiismaj aktivistoj nomas tion "konstrui novan mondon en la ŝelo de la malnova". Se grupo celas forigi klasdistingojn, antaŭfigura politiko postulas, ke ne estu klasdistingoj ene de tiu grupo kaj ke la agoj de la grupo ne fortigu la klasismon. La sama principo validas pri hierarkio: se grupo batalas kontraŭ iuj aŭ ĉiuj formoj de hierarkio en la socio, antaŭfigura politiko postulas, ke ĝi kaj ĝiaj anoj kiel eble plej sekvu tiun principon.