Antonio Roldán Betancur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Antonio Roldán Betancur
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1946 (1946-02-17)
Morto 4-an de julio 1989 (1989-07-04) (43-jaraĝa)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Antonio Roldán Betancur (19461989) estis kolombia kuracisto, politikisto, kaj departementestro de Antjokio, (Kolombio).

Liaj gepatroj estis S-ro Ángel Roldán kaj S-ino Inés Betancur. Li naskiĝis en la municipo Briceño (Antjokio) la 17-an de Februaro de 1946 kaj estis mortigita la 4-an de Julio de 1989 en Medellín —dum li estis departementestro— en atenco farita de narkoto-ŝakristoj per aŭtobombo.

Infanaĝe li studis en la lernejo Pedro Olarte Sañudo, en Medellín. Lia mezlernejo estis la Liceo Antioqueño. Medicinon li studis en la Universitato de Antjokio, fininte en 1971, kaj servinte kiel kampara kuracisto en la municipo Betulia (Antjokio) ĝis 1972, kiam li eklaboris en la Regiona Hospitalo de Urabá.[1]

Li edziĝis al fraŭlino Gloria Alzate, kaj la paro naskis du filinojn: Natalia kaj Daniela.[1]

Li oficis en pluraj postenoj:[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://yadarve.blogspot.com/2011/05/briceno.html
  2. Gobernantes de Antioquia, Academia Antioqueña de Historia y Asociación de Exgobernadores y Exdiputados de Antioquia, Medellín, 2007. Dosiero PDF elŝutebla el Interreto Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine. Ekzistanta la 24-an de Oktobro, 2011