Arecibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Map of Puerto Rico highlighting Arecibo.svg
Situo en Puerto-Riko

Arecibo [aresIbo] estas municipo en Porto-Riko. Borde de rivero, kiun la indianoj nomis Abakoa, situis indiĝena vilaĝo regata de kaciko (estro) nomata ArasiboAresibo, de kiu deriviĝas la nuna nomo; iuj negas lian ekziston, sed certeco ne estas.

Bazaj informoj

  • Loĝantaro: 101.331
  • Alto super maro: 2 metroj
  • Latitudo: 18º 28' 27" N
  • Longitudo: 66º 42' 57" U

Proksime de Arecibo troviĝas radioteleskopo, observejo por esplorado de la jonosfero kaj radia/radara observejo de NAIC (Nacia Astronomia kaj Jonosfera Centro). Ĝi esploras la kosmon per analizo de ricevataj radio-signalo, sed ankaŭ aktive radias al proksimaj planedoj (radara tekniko). En 1974 ĝi elsendis la Arecibo-mesaĝon.