Arenillas de Riopisuerga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arenillas de Riopisuerga
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09107
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 4° 14′ U (mapo)42.356666666667-4.2330555555556Koordinatoj: 42° 21′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arenillas de Riopisuerga (Provinco Burgoso)
Arenillas de Riopisuerga (Provinco Burgoso)
DEC
Arenillas de Riopisuerga
Arenillas de Riopisuerga
Situo de Arenillas de Riopisuerga
Arenillas de Riopisuerga (Hispanio)
Arenillas de Riopisuerga (Hispanio)
DEC
Arenillas de Riopisuerga
Arenillas de Riopisuerga
Situo de Arenillas de Riopisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arenillas de Riopisuerga [+]
vdr

Arenillas de Riopisuerga [areNIljas deriopiSŬERga] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Arenillas de Riopisuerga estas etimologie komprenebla kiel Sabletoj de la Rivero Pisuerga.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 176 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 65 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2006
241 235 228 221 202

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Lantadilla kiu apartenas al Palencio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Arenillas de Riopisuerga formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]