Armena satrapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Armenio sub la orondita dinastio

Armena satrapio (armene: Սատրապական Հայաստան Satrapakan Hajastan, el malnovperse: Armina aŭ Arminija), ankaŭ konata kiel Orontida Armenio (armene:Երվանդունիների Հայաստան Jervandunineri Hajastan) estis unu el la satrapioj de la Aĥemenida Imperio en la 522-331 a.K, kiu pli malfrue konvertiĝis en sendependa reĝlando regata de la armena nobela dinastioj "orontidoj". Ĝiaj ĉefurboj estis Armaviro kaj Jervandaŝato. La Armena satrapio heredis la tutan areon kaj grandan partion de la kulturo kaj lingvaj aspektoj de la antaŭa regno nomata Urarto, kie armenoj vivis eble eĉ antaŭ ĝia fondiĝo en la 9-a jarcento a.K. La maniero kiel ĝi transiris de urartanoj al armenoj estas nekonataj.