Aro (komputiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputado, aro estas datumstrukturo per kiu programisto povas prezenti samnoman koncepton arteorian.

Aroj en Paskalo (programlingvo)[redakti | redakti fonton]

La programlingvo Pascal disponigas tre primitivajn arajn datumtipojn: ĉiuj anoj de paskala aro estas samtipaj, kaj la nombro de elementoj estas limigita per negranda entjero. Tamen super tiaj aroj disponeblas la bazaj arteoriaj operacioj:

  • testo pri aparteno
  • kunaĵo (sumo)
  • komunaĵo (produto)
  • simetria diferenco

Pli ĝeneralaj realigoj[redakti | redakti fonton]

En pli ĝeneralaj realigoj la aroj povas havi diverstipajn elemetojn. Tial en tiaj realigoj malmulte sencas atribui striktan datumtipon al la variabloj, kaj malmulte sencas distingi «arajn datumtipojn»: tipon de ĉiu objekto oni malkovras nur rultempe.