Artefarita perlo
El Vikipedio
Artefaritaj perloj estas produktataj el diversaj materialoj kaj per plej diversaj metodoj. Rezulto estu etaj, plej ofte rondaj, objektoj, kiuj kutime estas centre traboritaj por ke oni povu vicigi ilin je ŝnuro kaj porti dekore simile al sama uzo de veraj perloj. Krom esti portataj en formo de ĉeno, artefaritaj perloj ankaŭ ofte estas dekore broditaj sur ŝtofojn.
Materialoj [redakti]
- Vitro
- Vitraj perloj probable estas la plej grava speco de artefaritaj perloj.
- Plasto
- nuntempe supozeble ebligas la plej multfacetajn formojn.
- Metalo
- Ekzistas perloj el ŝtalo, arĝento, oro aŭ kupraj alojoj, kiuj parte estas per oro aŭ arĝento kovritaj.
- Vaksaj perloj
- konsistas el etaj, delikataj kaj kavaj vitraj perloj, en kiujn de interne estas aplikitaj farboj (parte metalecaj, tiel ke ekestas spegula efiko) kaj fine la restanta kavaĵo estas plenigata per vakso. Tia speco de artefarita perlo dum la jaro 1656 estis inventita de la arta metiisto Jaquin.
- Kokosnuksaj perloj
- tre popularas en orienta Barato kiel juveloj. Ili similas al veraj perloj, havas glatan, laktokoloran surfacon, nur malforte brilas kaj troveblas en kavaĵoj interne de kokosnuksoj. Laŭdire ili precipe konsistu el karbonacida kalcio kaj iom da nitrogeno.
Tornitaj perloj [redakti]
Artefaritaj perloj inter alie tornatas el la dentoj de dugongo, el alabastro, planta eburo, ligno kaj koraloj.