Arthur Hay, 9a Markizo Tweeddale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:14, 22 dec. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kolonelo Arthur Hay, 9a Markizo Tweeddale (9a Novembro 1824 – 29a Decembro 1878), konata antaŭ 1862 kiel Lord Arthur Hay kaj inter 1862 kaj 1876 kiel Vicgrafo Walden, estis skota militisto kaj ornitologo. Li naskiĝis ĉe Yester, Gifford, Orienta Lothian. Li servis kiel militisto en Hindio kaj Krimeo. Li sukcedis sian patron kiel markizo ein 1876. Li mortiĝis en Chislehurst, kaj estis sukcedita de sia frato.

Li akiris diversajn militistajn gradojn (foje aĉete) en 1841, en 1846, en 1854 kaj en 1860 ĝis kolonelo.

Li estis prezidento de la Zoological Society of London el 16a de Januaro 1868.[1][2] Liaj ornitologiaj verkoj estis publikigitaj private en 1881 fare de sia nevo, la kapitano Robert George Wardlaw-Ramsay, kun enkonduko de Dro W. H. Russell, kaj la atribuo Walden estas uzata en taksonomiaj listoj.[3]

Li havis privatan kolekton de birdoj,[4] insektoj, reptilioj kaj mamuloj. Li dungis Carl Bock por veturi al mara Sudorienta Azio kaj kolekti specimenojn. Tweeddale priskribis ĉirkaŭ 40 speciojn kolektitajn de Bock la unuan fojon.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Ŝablono:Authority control

  1. Celia Lowe. (2006) Wild profusion: biodiversity conservation in an Indonesian archipelago. Princeton, N.J: Princeton University Press, p. 175. ISBN 0-691-12462-0.
  2. Scherren, Henry. (1905) The Zoological Society of London. Cassell & Co..
  3. Ramsay, R G (1881) The ornithological works of Arthur, ninth Marquis of Tweeddale scanned
  4. (2000) The History of the Collections Contained in the Natural History Departments of the British Museum. Adamant Media Corporation, p. 52. ISBN 1-4021-8140-X.