Artroleptedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cardioglossa leucomystax04.jpg
Cardioglossa leucomystax

La Artroleptedoj aŭ en latina scienca nomo Arthroleptidae estas familio de ranoj kiuj troviĝas en sub-Sahara Afriko. Tiu grupo inkludas afrikajn arboranojn de la genro Leptopelis kun la surtere reproduktaj ĉirpuloj de la genro Arthroleptis, kaj kelkaj genroj limigitaj al la arbaroj de la Golfo de Gvineo de centra kaj okcidenta Afriko, kiaj la harar-ranoj (Trichobatrachus).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu familio estas la filogenetika frata grupo de kareksaj ranoj, nome la Hiperoliedoj, kiuj kune formas la stirpon de Laurentobatrachia,[1] nomo kiu rememoras la laboron pri afrikaj ranoj fare de la argentina herpetologo Raymond Laurent. Tiu grupo estis poste metita ene de Afrobatrachia, antikva afrika endemia stirpo kiu inkludas la familiojn de Brevicipitedoj kaj Hemisotredoj.[1] La Artroleptedoj estas separataj, bazitaj sur filogenetikaj analizoj, en tri tre diverĝaj kaj dissimilaj subfamilioj: nome Artroleptenoj, Astilosternenoj, kaj Leptopelenoj.[2][3] Kelkaj konsideras tiujn kiel separataj familioj,[4] dum aliaj ne agnoskas ajnan subfamilion, partikulare pro necerteco en la filogenetika lokigo de Leptopelis kaj Scotobleps.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2006) “The Amphibian Tree of Life”, Bull. Am. Mus. Nat. Hist. (297), p. 370pp.. 
  2. (2011) “A large-scale phylogeny of Amphibia including over 2800 species, and a revised classification of extant frogs, salamanders, and caecilians”, Molecular Phylogenetics and Evolution 61, p. 543–583. doi:10.1016/j.ympev.2011.06.012. 
  3. Frost, Darrel R. (2014). Arthroleptidae Mivart, 1869. Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 4a de Julio 2014.
  4. Bossuyt, F. (2009) Anura. New York, USA: Oxford University Press, p. 357–364.
  5. Family Arthroleptidae. University of California, Berkeley. Alirita 23a de Julio 2015.
  6. (2011) “Class Amphibia Gray, 1825. In: Zhang, Z.-Q. (Ed.) Animal biodiversity: An outline of higher-level classification and survey of taxonomic richness”, Zootaxa 3148, p. 39–55. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ADW: Arthroleptidae: Information [1] Alirita la 7an de Marto 2017.
  • Cogger, H.G.; R.G. Zweifel; D. Kirschner (2004). Encyclopedia of Reptiles & Amphibians, dua eldono. Fog City Press. ISBN 1-877019-69-0.