Artúr Kozmuth
Artúr Kozmuth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1892 en Timișoara |
Morto | 30-an de novembro 1941 (49-jaraĝa) en Timișoara |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • poeto • verkisto |
KOZMUTH Artúr estis hungara verkisto, sportraportisto naskita en Temeŝvaro la 27-an de marto 1892 kaj mortinta en Temeŝvaro la 30-an de novembro 1941.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Kozmuth Artúr estis firmestro de la filio de Első Erdélyi Biztosító Társaság (Unua Asekurasocio de Transilvanio) de Temeŝvaro. Iom da tempo li estis prezidanto de la Organizo de Sportĵurnalistoj. Li redaktis kune kun Béla Uhlyárik la semajngazeton Színházi Újság (1915-17), la Sportélet (1918-19) kune kun Endre Vuchetich. Li aperigis la gazeton Sport és Kritika (1925-29).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Kölcsönkért feleség opereto kune kun komponistoj Béla Uhlyárik kaj Emil Győri prezentita en 1920 Modern Nyári Színház de Temeŝvaro reĝisorite de Béla Bálint.
- Gooól!. sportromano, 1929.