Asklepiado el Bitinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Asklepiado el Bitinio estis kuracisto, fizikisto kaj filozofo greka. Li naskiĝis en Bursa en Bitinio, laboris en Romo dum la 2-a jarcento a.K., bone sukcesis kaj mortis tie ĉirkaŭ la jaro -90.

Li plisimpligis medicinon, rekomendis freŝan akvon kaj dieton kaj proponis kuraci certe, rapide kaj agrable. Inter liaj disĉiploj estis Temisono, estro de la metodistoj. Troviĝas kelkaj mencioj de li en la verkoj de Flavius Aetius.