Asocio de Esperantistoj Handikapuloj

El Vikipedio
(Alidirektita el Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj)
Saltu al: navigado, serĉo
AEH alidirektas ĉi tien. 0AEh estas deksesuma nombro egala al 174.

Asocio de Esperantistoj Handikapuloj estis fondita en la jaro 1990 kiel unusola de sia speco en Ĉeĥa respubliko kaj en la mondo de Josef Vaněček.

Ĝi sociigas sane handikapitajn civitanojn, kiuj posedas, studas aŭ volas ellerni la internacian lingvon Esperanto.

La asocio aranĝas regulajn kursojn de Esperanto, ankaŭ korespondajn per ekstera formo, kiu respektas tempajn eblecojn de la partoprenantoj.

Ĝi organizas regulajn semajnfinajn kaj tutsemajnajn seminariojn kiel kompletigan formon de eksteraj kursoj por pliperfektigado de konversacia praktiko.

Ĝi helpas por la sinrealigo de invalidaj civitanoj kaj por la akiro de memfido pri propraj kapabloj.

Ĝi ankaŭ ebligas rilatojn kun la homoj same handikapitaj, de la sama sorto kaj kun la samaj hobioj en ĉiuj landoj, kun la homoj sopirantaj pri amikaj rilatoj.

La asocio eldonas kaj ekspedas regule dum la tuta jaro gazeton Informilo kaj kvaronjare almanakon Antaŭen.


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.volny.cz/aeh-ikeh/