Asocio de Mongolaj Verkistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Asocio de Mongolaj Verkistoj (mongole Монголын Зохиолчдын Эвлэл) estas asocio fondita en 1924 en Mongola Popola Respubliko.

La unua fondinto de asocio estas moderna verkisto Daŝdorĝiin Natsagdorj (1906–1935). Dum la revoluciaj jaroj plej multe da verkistoj estis false akuzitaj kaj pafmortigitaj pro politika kaŭzo dum la 1930-aj jaroj.

Dum la socialisma tempo (1950–1989) la asocio plej aktive funkciis kaj ludis gravan rolon por formi la ĝisnunan literaturan lingvon de mongola kulturo. Ene de la verkista asocio fondiĝis en 1970 Mongola Esperanto-Unuiĝo sub gvidoj de s-roj Ĉoi, Luvsanĝav kaj Ĉimid Dogsuren.

Post 1990 ĝi estis strukture kaj laŭ ideologio tute ŝanĝita kaj alportas ĝisnunan nomon "Asocio de Mongolaj Verkistoj". Depost 1990 ĝis komenco de la 21-a jarcento trifoje ŝanĝiĝis la gvidanto de la asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]