Aspendos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la plej gravaj konstruaĵoj de la urbo. 1 akvedukto, 2 norda pordego, 3 stadiono, 4 Bouleuterion, 5 Orienta pordo, 6 Bazarejo, 7 Nymphaion, 8 Agora, 9 Baziliko, 10 Exedra, 11 Teatro, 12 Suda pordo, 13 banejo, 14 Gymnasion
interna aspekto de la teatro

Aspendos, en greka Ασπενδος, estas antikva urbo, situanta en Turkio, 46 km oriente de Antalya je la vojo al Alanya.

La granda teatro el romia tempo estas unu de la plej bone konservitaj de la antikva tempo. Ankaŭ nun ĝi estas uzata por prezentadoj. La antikva urbo ankoraŭ ne estas elfosita. Ĉiuj videblaj konstruaĵoj estas de la romia tempo de imperiestroj, la 2-a kaj 3-a jarcento.

La akvedukto ne estas de la ofte uzata nekovrita tipo, sed uzas tubojn en la longa malalta, centra parto. Nur je la du finoj de la akvedukto estas altaj konstruaĵoj, en kiuj la akvo fluis nekovrite.