Astraĥano-Kalmuka naftogasa distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astraĥano-Kalmuka naftogasa distrikto
Tipo naftogasa distrikto
Landoj Rusio
Parto de Ĉekaspia naftogasa provinco
Areo pli ol 50 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la subsala, supersala
Naftogasaj minejoj la Astraĥana minejo
vdr


La Astraĥano-Kalmuka naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto, kiu okupas la sud-okcidentan parton de Ĉekaspia naftogasa provinco. Sud-okcidente ĝin limigas Karakulo-Smuŝkova falto-surŝova zono de la Karpinskij-kresto. Okcidente ĝin limigas Karasala monoklinalo, norde — Centro-Ĉekaspia depresio kaj oriente — Meĵdureĉenska levozono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

De okcidento al oriento elstaras Sarpinska megafleksejo, Justinska volbo kaj Transvolga fleksejo. Ene de la du lastaj fleksejoj situas Astraĥana karbonata masivo, kies limoj kongruas al surfacaj spuroj de karboniaj (frubaŝkiraj) sedimentaĵoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La sedimenta kapoto de la distrikto estas dika 9 ĝis 18 mil metrojт kaj formita de la terigeno-karbonato-halogenaj fanerozoikaj strukturoj kaj eble de tiuj de la malfrua antaŭkambrio.

Oni povas klasifiki la du ĉefajn naftogasajn kompleksojn: la subsala kaj supersala.

La subsala komplekso konsistas el karbonataj rokaĵoj de la paleozoika epoko (la baŝkira ŝtupo). Al ĝi apartenas la unika Astraĥana minejo.

La supersala komplekso enhavas naftajn kaj gasajn kuŝejojn en la ĵurasiaj (la Verbluĵje, Kasatkina, Beŝkula minejoj), kretaceaj (la Pustinoje minejo), la paleogenaj (la Ĉapajeva, Caricina kaj aliaj minejoj) sedimentaĵoj. Parte industrie gravaj alfluoj de nafto kaj gaso estas ricevitaj el la filipovska horizonto de la kungura ŝtupo de la malsupra permio kaj el la subkarbonataj devoniaj rokaĵoj.

Komencaj naftogasaj resursoj estas taksataj je 5 ĝis 12 miliardoj da tunoj da kondiĉa fuelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Астраханско-Калмыцкая нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 26. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]