Astrogilda Guerrini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Astrogilda GUERRINI estas brazila esperantistino. Membro en 1946 de Esperanto Asocio de San-Paŭlo ŝia nomo jam aperas kiel aktiva aganto en 1953. Artamantino, ŝi organizis kaj gvidis muzikajn kaj teatrajn aranĝojn ankaŭ por esperantistoj. Ŝi estis vicprezidantino en 1954-1955 kaj prezidento de la asocio en 1956. Post edziniĝo al tre aktiva esperantisto Dilermando Teixeira, en 1957, ŝi ekloĝas en Belo Horizonto.

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto