Astrometrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La astrometrio (laŭvorte stela mezuro) estas la geometria parto de astronomio kaj estas rigardata kiel la kontraŭo de astrofiziko. Ĝi inkluzivas la mezuradon kaj komputadon de astraj pozicioj kaj iliaj movadoj. Ĝis la etablaĵo(?) de astrofiziko post la invento de spektroskopio je ĉirkaŭ 1850, la astrometrio kaj la sfera geometrio ludis plej ĉefan parton en la astronomio. Laŭ de Vegt, la astrometrio estas la scienco de la geometria konstruo de la universo (pozicio, movado kaj distanco de astroj) aŭ la mezurado de la ĉielo. Plue ĝi donas koordinatan bazon por la geodezio.

Taskoj en la nuntaga astrometrio estas tiaj:

  • konstruado de katalogoj kun precizaj pozicioj kaj mem-movadoj de astroj
  • konstrui spacajn datenbankojn
  • konstruado de la fundamenta rilatkoordinatsistemo de astronomio kaj tersciencoj
  • evoluo de mezurmetodoj kaj mezuriloj: unuflanke surtere (optikaj teleskopoj kaj sensoroj, infraruĝ- kaj radioteleskopoj ktp.); aliaflanke per astrometriaj satelitoj kaj interplanedaraj kosmosondiloj
  • efektivigi koncernajn mezuradojn kaj internaciajn kampanjojn
  • redukto de mezuradoj kaj normigado de rilataj metodoj