Atlantic City
Atlantic City, Atlantika urbo, estas urbo en Usono en la ŝtato Nov-Ĵerzejo je 39° 21′ 54″ N 74° 26′ 20″ U / 39.36500 °N, 74.43889 °U (mapo)Koordinatoj: 39° 21′ 54″ N 74° 26′ 20″ U / 39.36500 °N, 74.43889 °U (mapo), sude de Novjorko.
Pozicio kaj datenoj
La urbo Atlantic City havas ĉirkaŭ 40.500 enloĝantojn. En la regiono loĝas ĉirkau 350.000.
Libertempaj eblecoj
Atlantic City estas konata per siaj ... Muzeoj kaj aliaj libertempaj aranĝoj kaj la plaĝo kaj la ĉiujaraj elektoj de la ekde 1921 okazantaj Miss-America-elektoj. La hazardludo estis lauleĝa en Atlantic City jam antaŭ Las Vegas. Tamen ĝia famo restis malantaŭ tiu de Las Vegas, almenaŭ eksterlande. Regione la urbo estas la plej ŝatata celo por libertempuloj el la regiono Novjorko.
Kulturo
En la "Boardwalk Hall", kiu estis konata kiel "Atlantic City Convention Hall" antaŭ la renovigo en 2001, estas la plej granda Orgeno de la mondo (vidu Boardwalk-Hall-Orgeno). Ĝi havas sep Manualojn, 336 Registrojn, ĉirkaŭ 32.000 ĝis 33.000 Pipojn. Ĝi estis konstruita dum 1929 ĝis 1932. Tamen ĝi ne estas la mondskale plej granda funkcianta orgeno, ĉar ekde jaroj nur ĉirkaŭ 1/3 de la materialo estas en ludpreta stato. Ekzistas subtena unuiĝo. La orgeno povas esti vizitata nur dum koncertoj.
Ekonomio
Ĉefa kampo de ekonomio estas la turismo. La internlando estas uzata por agrikulturo kaj vinkulturo.
Gefiloj de la urbo
- Helen Forrest, kantistino
- Leavander Johnson, boksisto
- Valerie Solanas, poetino
- Bruce Seldon, boksisto
- Phil Ivey, Pokerludanto
- George Smathers, senatano