Aunt Sally

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno el la jaro 1911 en Whiteley's General Catalogue

Aunt Sally (Onklino Sally) estas sporto, kiu estas praktikata en certaj drinkejoj de la grafejoj (angle:county) Oxfordshire, Warwickshire, Berkshire kaj Buckinghamshire. Ĝi havas longan tradicion kaj la unuaj informoj estas de la komenco de la 19-a jarcento. Kelkaj supozas, ke la ludo baziĝas sur pli malnova kaj pli kruela ludo, en kiu la ludantoj devas mortbati kokon, kiu estas fiksita per ŝnuro, ĵetante lignajn bastonojn.

La principo estas, ke la ludantoj devas trafi simbolan pupon el distanco de 10 jardoj aŭ 30 futoj per lignaj bastonoj. Ĉiu ludanto havas po ses bastonoj 18 colojn longaj kun diametro de 2 coloj.

En la fama televida serio Midsomer Murders oni povas en la episodo "Dark Autumn" (Malhela aŭtuno) el la jaro 2001 spekti inspektoron Tom Barnaby kaj Serĝanto Troy pli aŭ malpli sukcese ekzerci la ludon en la ĝardeno de la drinkejo "The Plough" en la vilaĝo[1].

Dum la konkursoj ĉiu teamo havas 8 membrojn kaj ĉiu ludanto ĵetas ok bastonojn. La celo estas la forigo de la pupo, kiu troviĝas sur fera stango kun tenilo. Se la pupo falas pro tuŝo de la stango, tio ne estas valida.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

ĉiuj angle