Autillo de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Autillo de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34338
Demografio
Loĝantaro 129  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 4° 50′ U (mapo)42.088055555556-4.8311111111111Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 30,53 km² (3 053 ha) [+]
Autillo de Campos (Provinco Palencio)
Autillo de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Autillo de Campos
Autillo de Campos
Situo de Autillo de Campos
Autillo de Campos (Hispanio)
Autillo de Campos (Hispanio)
DEC
Autillo de Campos
Autillo de Campos
Situo de Autillo de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Autillo de Campos [+]
vdr

Autillo de Campos [aŭTIljo deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La hispanlingva vorto "autillo" signifas orelstrigon, sed plej verŝajne tiuokaze ĝi estas komprenebla etimologie kiel Altejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Autillo de Campos en la provinco Palencio.
La preĝejo.
Ponto Carrenava super la rivero Valdeginate.
Ponto de la Ermitejo super la rivero Valdeginate.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 30,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 132 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 33 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas sude kun Abarca, je 4 km, kaj Villarramiel, je 7 km; norde kun Frechilla, je 6 km; okcidente kun Guaza de Campos, je 12 km; kaj oriente kun Fuentes de Nava, je 3 km, en marĉeca ebenaĵo tra kiu fluas la Kanalo de Campos, nome branĉo de la Kanalo de Kastilio. La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La unua Senjoro de Autillo estis Gonzalo Rodríguez Girón (ĉirkaŭ 1160-1234), servisto de la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio, por kiu li partoprenis en la Batalo de Las Navas de Tolosa kiu okazis la 16an de julio 1212.

En Autillo okazis la proklamo de la reĝo Fernando la 3-a kiel reĝo de Kastilio la 14an de junio 1217, tuj antaŭ lia oficiala kronigo en Valadolido.​ La unuigo de la regnoj Kastilio kaj Leono okazis en la persono de tiu reĝo kiam li heredis ankaŭ la regnon Leono post la morto de sia patro, Alfonso la 9-a, en 1230.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Eŭfemia, la pontoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]