Avesnelles
Avesnelles | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Sud |
INSEE kodo | 59035 [+] |
Poŝtkodo | 59440 |
Kodo laŭ INSEE | 59035 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Claude Breucq 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 565 (2 005) |
Loĝdenso | 202 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°07′06″N 3°56′38″O / 50.11833°N, 3.94389°O (mapo) Koordinatoj: 50°07′06″N 3°56′38″O / 50.11833°N, 3.94389°O (mapo) |
Alto | 146 m - 207 m |
Areo | 12,71 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 07′ 06″ Nordo 3° 56′ 38″ Oriento / 50.11833333 °N, 3.943888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Avesnelles [+] | |
Avesnelles estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 565 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
Geografio
Avesnelles estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Ĝi situas centre de tiu regioneto, kaj estas do konvena restejo por esplori la ĉirkaŭajn vidindaĵojn.
Avesnelles etendiĝas sur 12,71 km².
Historio
La nomo de la vilaĝo kompreneble originas pro ĝia proksimeco al Avesnes-sur-Helpe.
Administrado
Avesnelles apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.