Avesnes-sur-Helpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Avesnes-sur-Helpe

St therese Avesnes-sur-Helpe.JPG

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord (subprefektujo)
Arondismento Avesnes-sur-Helpe (ĉefurbo)
Kantono Avesnes-sur-Helpe-Nord
Avesnes-sur-Helpe-Sud
Urbestro S-ro Alain Poyart
2008-2014
Poŝtkodo 59440
Kodo laŭ INSEE 59036
Demografio
Loĝantaro 5003
Loĝdenso 2.233 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 3° 56′ O50.1236111111113.9255555555555Koordinatoj: 50° 7′ N, 3° 56′ O
Alto De 143 al 188 m
Areo 2,24 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Avesnes-sur-Helpe (Francio)
DEC
Avesnes-sur-Helpe
v  d  r
Information icon.svg

Avesnes-sur-Helpe estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj enhavas proksimume 5.000 loĝantojn.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Avesnes-sur-Helpe donis sian nomon al la ĉirkaŭa regiono, Avesnois, kiu ĉefe konsistas el valetoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. La regiono Avesnois estas trafluata de la rivero Helpe Majeure, kaj Avesnes troviĝas sur ties maldekstra bordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Avesnes-sur-Helpe estis fondita en la 11-a jarcento de iu Wédric Le Barbu. La filo de tiu ĉi, Thierry, konstruis la unuajn ĉirkaŭmurojn. La urbeto, tiam sur la teritorio de la Sankta Romia Imperio, estis sekve detruita en 1477 de la franca reĝo Ludoviko la 11-a.

En 1556, Avesnes tre mallonge fariĝis franca kaj estis cedita al Hispanio. La urbeto refariĝis franca nur unu jarcenton poste, en 1659, laŭ la traktato de la Pireneoj. Vauban tiam konstruis novajn murojn.

Dum la fino de la Unua mondmilito, ekde marto ĝis septembro 1918, Avesnes estis la estrarejo de Paul von Hindenburg, kie li direktis la lastajn batalojn. La 15-an de junio, la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a eĉ venis al Avesnes por inspekti la militistojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]