Axel Danielsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Danielsson

Axel DANIELSSON (naskiĝis la 15-an de decembro 1863 en Värmland, mortis la 10-an de decembro 1899 en Germanio) estis sveda socialista agitanto, ĵurnalisto, kaj verkisto. Li estis grava estro de la frua Sveda socialdemokratia partio. En 1886 li retradukis la Komunistan Manifeston de Karl Marx kaj Friedrich Engels en la svedan.