Béthune
Béthune | |||||
---|---|---|---|---|---|
La belfrido kaj la urbodomo.
| |||||
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Departemento | Pas-de-Calais (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Béthune (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 62119 [+] | ||||
Poŝtkodo | 62400 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 62119 | ||||
Retpaĝaro | http://www.mairie-bethune.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Jacques Mellick 2002-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 808 (1999) | ||||
Loĝdenso | 2 142 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 32′ N, 2° 38′ O (mapo)50.5297222222222.64Koordinatoj: 50° 32′ N, 2° 38′ O (mapo) | ||||
Alto | De 18 al 42 m | ||||
Areo | 12,97 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Béthune [+] | |||||
Béthune estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la ses subprefektejoj de la departemento kaj havas proksimume 28.000 loĝantojn.
La loĝantojn de Béthune oni kutime nomas Béthunois.
Geografio
Béthune troviĝas sur la pinto de malalta monteto (42 metroj), kiu simbolas la finon de la artezaj montetoj (plisude). Norde de la urbo eketendiĝas la vastaj ebenaĵoj de Flandrio.
Lokaj famuloj
- La fama "ekzekutisto de Béthune", en la romano La Tri Musketeroj fare de Alexandre Dumas, ekzekutis la teruran Milady.
- Jean Buridan, (1300-1358), filozofo, estas kelkfoje rigardata kiel la fondinto de religia skepticismo en Eŭropo.
- Antoine Busnois (1430-1492), komponisto kaj poeto.
- Pierre de Manchicourt, flandra komponisto, naskiĝis en Béthune ĉirkaŭ la jaro 1510.
- Nicolas Fauvergue (1984), futbalisto nuntempe en la teamo de Lille.
Vidindaĵoj
- La belfrido de Béthune estis konstruita en 1388. Kune kun la aliaj belfridoj de Belgio aŭ norda Francio, ĝi apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO depost la 15-a de julio 2005.
- La urbdomo, agnoskita kiel historia monumento depost 2001.
- La fasadoj kaj la tegmentoj de la centra placo.