Bakalaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bakalaŭro estas persono, posedanta la plej malaltan universitatan titolon. En kelkaj landoj abituriento.

En la mezepokaj universitatoj ĝi estis titolo de studento, kiu finis la unuan parton de sia studado.

Bakalaŭra studado estas speco de altlerneja studado, kiu povas esti aŭ memstara, preparanta la studentojn (kutime dum 4 jaroj) por la praktiko (ekz. ĉe pedagogiaj fakultatoj), aŭ ĝi povas esti antaŭŝtupo por pli supera magistra studado. Ĝi daŭras kutime ankaŭ 4 jarojn kaj servas kiel kribrilo en kelkaj landoj, ĉar nur la plej bonaj studentoj povas poste daŭrigi studadon por fariĝi magistroj.

Vidu ankaŭ