Bakteriofago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de bakteriofago

Bakteriofago estas bakteria viruso. La plej uzata estas la bakteriofago λ. Ĝia dufadena linea DNA longa ĉirkaŭ 50kbp-jn, prezentas kunteniĝantajn finaĵojn (sinsekvoj kos) al ĝi ebligante recirkliĝi en la infektita bakterio. La bakteriofaga DNA estas envolvita en proteina ŝelo. Dum la infekto de bakterio, la bakteriofaga partiklo fiksiĝas ekstere de la bakterio kaj tiam liberigas sian DNA-molekulon en la internon de la bakteria ĉelo. La enzima maŝinaro de la bakterio estas tiam uzata por transskribi kaj traduki proteinojn kodatajn de DNA de la bakteriofago λ, aparte polipeptidojn kiuj konsistigas ties proteinan ŝelon. La bakteriofaga DNA ankaŭ replikiĝas multajn fojojn. La DNA-molekuloj nove sintezitaj estas enŝeligitaj en novajn bakteriofagajn ŝelojn en la bakteria ĉelo. Oni tiam parolas pri virionoj. Poste, la bakteria ĉelo liziĝas kaj liberigas tiel milojn da faĝaj partikloj samaj al la bakteriofago, kiu infektis la bakterion. Tiuj novaj bakteriofagoj siavice infektas najbarajn bakteriojn.

La avantaĝo de bakteriofaga vehiklo kompare kun plasmida vehiklo estas ke ties DNA akceptas pli grandan eksterdevenan DNA-fragmenton (20kb averaĝe kontraŭ 4kb por plasmido). Tamen, pro la longeco de DNA, estas pli malfacile manipuli ĝin envitre.


Praktike, oni uzas bakteriofagojn kiel vehiklojn por konstrui kDNAajn aŭ genomikajn bankojn. Kiam interesaj klonoj estas lokalizita, oni purigas bakteriofagan DNA-n kaj la insertaĵoj ekstratitaj estas integritaj en plasmida vehiklo pro manipula facileco. Oni parolas tiam pri sub-klonado. Pli simple, tiu sub-klonado ankaŭ povas esti farita per PĈR.


Eksteraj ligiloj