Plasmido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2 - plasmidoj

La plasmidoj estas tre uzataj por manipuli genfragmentojn el kiu ajn organismo, dank al uzado de restrikt-enzimoj, al PĈR kaj de la molekula klonado.

Plasmido estas eta dufadena DNA-molekulo (de 3 ĝis 10 kb) cirkla kaj eksterkromosoma kiu kapablas replikiĝi (sendepende de la bakteria kromosomo) en bakteria ĉelo kaj esti transigita en alian. Eblas purigi ilin je granda kvanto ĉar ili multobliĝas en gastaj bakterioj.

La plasmidoj uzataj en genetika inĝenierado estas naturaj plasmidoj kiuj estas ege modifitaj. La genaro inkluzivas interalie: (1) replikiĝ-oriĝinejon (ekreplikiĝejon), (2) genajn selekt-markilojn por kribri transformitajn bakteriojn (tio estas, kiuj integris rekombinintan aŭ malplenan plasmidon: antibiotik-rezistiga geno) kaj rekombinintajn bakteriojn (kiuj integris rekombinintajn plasmidojn: geno ekzemple kodanta B-galaktozidazon); (3) tranĉejaro. Tranĉejaro estas nukleotidaroj sinsekvantaj rikonitaj kaj tranĉitaj de diversaj restrikt-enzimoj. Tiuj enzimoj estas unikaj (ili aperas nur ĉe tiu loko en la tuta plasmida sinsekvo) kaj estas destinitaj por ricevi eksterdevenan DNA-n. Tiuj eksterdevenaj DNA-molekuloj ĉirkaŭ 4 kilobazojn povas facile integriĝi en plasmidan vehiklon. Male, molekuloj kun pli gravaj grandoj estas malfacile akceptitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]