Bakua gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Gubernias del Caucaso - Gubernia de Baku - Imperio Ruso.png

Bakua Gubernio (en malnovrusa: Бакинская губернiя) estis unu el la gubernioj de la Rusa Imperio, kun ĝia centro en Bakuo, nuna ĉefurbo de Azerbajĝano. Areo (1897): 34,4000 kvadrataj verstaoj, loĝantaro (1897): 789,659 personoj. La nura ekstera limo de la gubernio estis Irano, en la sudo. Ene de la imperio ĝi limis kun la Elizavetpola Gubernio kaj Dagestana Oblasto.

La gubernio (provinco) estis establita en 1846 kiel Ŝemaĥa Gubernio, en loko de pluraj armeaj distriktoj. Post la katastrofa tertremo Ŝamaĥi de 1859, estis decidita la translokiĝo de la provinca ĉefurbo de Ŝemaĥo al Bakuo. La 12-an de julio 1859 la nomo de la gubernio estis ŝanĝita pro tio. La blazono de la gubernio estis starigita la 5-an de julio 1878. Komence Bakua Gubernio inkludis Karabaĥon kaj Zangezuron, kiu estis apartigita en 1868 por krei Elizavetpolan Gubernion.

La gubernio ekzistis ĝis la establado de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko, kiam ĝi estis dividita en Bakua Gubernio kaj Lankara Generala Gubernio.