Balkana montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Balkana montaro (bulgare kaj serbe Стара планина „Olda montaro”) estas la plilongiĝo de Karpatoj en la suda flanko de Danubo, sur la Balkana duoninsulo.

La montaro etendiĝas en 560 km de orienta parto de Serbio en orienta direkto tra meza parto de Bulgario al la nigra-mara Emine-kabo. La montaro larĝas 10-50 km.

La plej alta pinto de la montaro estas en Bulgario, la 2376 metrojn alta Botev-pinto, situanta Mezbalkana nacia parko (establita en 1991). En ties proksimo troviĝas la Ŝipka Montopasejo, kie okazis kvar gravaj bataloj de la rusa-turka milito de 1877–1878.

Interese, la plej alta pinto de la Balkana duoninsulo troveblas en la Rila-montaro, la 2975 metrojn alta Musala, en proksimo de Sofio.