Banala naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banala naciismo estas nomo por la ĉiutagecaj sinprezentoj de la nacio, kiuj konstruas senton de nacia solidareco en la nacianaro. La termino devenas de la samnoma libro (1995) de Michael Billig. Hodiaŭ oni uzas la terminon ĉefe en akademia diskutado pri identec-formiĝo kaj geopolitiko.

Inter la ekzemploj de banala naciismo troviĝas la uzado de flagoj en ĉiutagaj cirkonstancoj, sportaj eventoj, naciaj kantoj, simboloj sur moneroj kaj monbiletoj, popularaj esprimoj kaj frazeologiaj esprimoj, patriotismaj kluboj, la uzado de implicita socia kuneco en la nacia gazetaro. Ekzemploj de tiu lasta estas uzado de terminoj kiel la ĉefministro, la vetero, nia teamo, kaj distingado inter "enlandaj" kaj "internaciaj" novaĵoj, ktp… Multaj el tiuj simboloj estas plej efikaj pro iliaj konstanta ripetado kaj preskaŭ subsojla karaktero.

La ĉefa celo de Michael Billig, kiam li kreis la terminon, estis distingi klare la ĉiutagecan, endemian naciismon disde la ekstremismaj varioj. Li argumentis, ke la akademia kaj ĵurnalisma enfokusigo de ekstremaj naciistoj, separismaj movadoj kaj ksenofobiuloj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj obskurigis la aktualan forton de la naciimo, supozigante, ke ĝi estas ideologio de la socia rando. Li notis la preskaŭ neeldiritan antaŭsupozon pri la ekstrema graveco de la nacio en la tiuepokaj politikaj diskursoj, ekzemple en la alvokoj protekti Kuvajton dum la Golfa milito de 1991, aŭ la Falklandajn Insulojn en 1982. Li argumentis, ke ĝuste la "kaŝita" naturo de la moderna naciismo faras ĝin tre potenca ideologio, parte ĉar ĝi restas plejparte neekzamenita kaj nedefiata, dum ĝi tamen restas la fundamento de potencaj politikaj movadoj kaj de la plej multa politika perforto en la nuna mondo. Alvokoj al la "nacio" tamen ne tiom gravis en pli frua epoko, kiam la religio, persona lojaleco aŭ la familio povis esti alvokitaj kun pli da sukceso por mobilizi al agado. Li uzas la nocion ankaŭ por pridisputi "postmodernismajn" pretendojn, ke la nacia ŝtato cedas terenon. Li notas tiurilate precipe la daŭrantan hegemonian potencon de la usona naciismo.

Vd. ankaŭ: etnizado

Referencoj

  • Billig, M. (1995). Banal Nationalism. London: Sage Publications.