Bangalo
Bangalo (guĝarate: બંગલો, baṅglo; hinde: बंगला baṅglā; bengale: বাংলা/বাংলো, bāṃlā/bāṃlo) estas memstara domo, kelkfoje feridomo, kiu konsistas el kelkaj loĝ- kaj dormĉambroj sur la teretaĝo.
Kelkfoje bangalo havas kelon aŭ unuan etaĝon.
Kiam unu ĉambro troviĝas sur la unua etaĝo ĝi tamen nomiĝas bangalo aŭ kelkfoje duonbangalo.