Basardilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basardilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 4° 1′ U (mapo)41.0272-4.0247Koordinatoj: 41° 2′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 010 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Basardilla (Provinco Segovio)
Basardilla (Provinco Segovio)
DEC
Basardilla
Basardilla
Situo de Basardilla
Basardilla (Hispanio)
Basardilla (Hispanio)
DEC
Basardilla
Basardilla
Situo de Basardilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Basardilla [+]
vdr

Basardilla [basarDIlja] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Basardilla estas etimologie komprenebla kiel Rubusejo aŭ Makisejo. Tiukadre rigardu suben ĉe Toponimio.

Basardilla en la provinco Segovio.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Aperis citaĵo Val Sardiella en 1247 kaj en 1591 jam estis unuigitaj la du vortoj. La vorto "sarda" deriviĝis de la radiko antaŭromia sard-, kun la signifo de ‘monto, makiso’. De similaj origino kaj signifo estas la kastililingva zarza, la aragona sarda, la eŭska zarta aŭ la asturleona sardón. La toponimo signifus tial valo de la rubusujeto.​ Alia teorio rilatas al reloĝantoj el Olmedillo de Roa, kie estas la ermitejo de Nuestra Señora de Basardilla.​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 168 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas nur 14 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Brieva, Santo Domingo de Pirón, Espirdo, Torrecaballeros kaj Rascafría (Madrid). Ĝi estas inter Torrecaballeros kaj Brieva, je ĉirkaŭ 1010 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj inter kiuj romanika preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]