Batalo de Alkazarkibir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Alkazarkibir: kristanoj maldekstre kaj maŭroj dekstre.

La batalo de Alkazarkibir, nomita ankaŭ batalo de la Tri Reĝoj, estis batalo kiu okazis la 4-an de Aŭgusto 1578, inter portugalaj fortoj kaj tiuj de pretendantoj al la trono de Maroko. En tiu batalo mortis amabaŭ koncernitaj reĝoj: nome la portugala reĝo Sebastiano la 1-a, la sultano de Maroko Abu Marŭan Abd al-Malik la 1-a kaj la eks-sultano saadia Muhammad Al-Mutaŭakil, aliancano de la portugaloj.

Tiu batalo estas la origino de la mito de la sebastianismo, tio estas, la ideo ke la reĝo don Sebastiano, nur malaperinta en tiu batalo, revenos inter nebulo iun tagon por regi en Portugalio. En la batalo ludis gravan rolon la maroka kavalerio, inter kiuj maŭroj el Al Andalus, fortaj malamikoj de kristanoj, dum en la kristana armeo gravis kavalerio estrita de portugalaj nobeloj. La rezulto de ĉirkaŭ 9 000 mortoj inter kristanoj kaj ĉirkaŭ 16 000 prizonuloj, inter kiuj gravuloj de la portugala nobelaro impresis la kristanajn eŭropajn kortegojn.

La malapero de la reĝo Sebastiano, krom la milit-politikaj konsekvencoj ĉar okazis dinastia krizo, estigis art-kulturajn sekvojn, nome legendoj, literaturaj verkoj, ktp.