Batalo de La Hougue

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de La Hougue estis grava ŝipa batalo dum la milito de la ligo de Augsburg. Ĝi okazis en 1692 inter la angla-nederlanda ŝiparo kaj la franca ŝiparo de la vicadmiralo Anne-Hilarion de Costentin, antaŭ la bordoj de Normandio. La batalo estis malvenkego por la Francoj.

La batalo estis kaŭzita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kiu volis sendi ŝiparon kaj militistojn al sia kuzo Jakobo la 2-a, cele al la repreno de la angla trono post la Glora Revolucio. La Francoj, antaŭ trafi iliajn kontraŭulojn, planis elŝipigi proksime de la insulo de Portland.

Post la venko de Francis Drake kontraŭ la Hispanoj en 1688, tiu nova sukceso plifortigis la ŝipan superecon de Anglio, kiu fakte daŭriĝis ĝis la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ