Beaurieux (Nord)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Beaurieux
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château
Urbestro S-ino Eveline Daunoit
2008-2014
Poŝtkodo 59740
Kodo laŭ INSEE 59062
Demografio
Loĝantaro 175 (2005)
Loĝdenso 24 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°10′40″N 4°07′40″O  /  50.17778°N, 4.12778°O / 50.17778; 4.12778 (Beaurieux (Nord))Koordinatoj: 50°10′40″N 4°07′40″O  /  50.17778°N, 4.12778°O / 50.17778; 4.12778 (Beaurieux (Nord))
Alto 176 m - 243 m
Areo 7,39 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Beaurieux en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg
Blazono de Beaurieux.

Beaurieux estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 175 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.

Enhavo

Geografio [redakti]

Beaurieux estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.

La vilaĝo Beaurieux troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaurieux etendiĝas sur 7,39 km².

Historio [redakti]

La nomo de la vilaĝo devenas de la latina Bellum Rivum. La vilaĝo estas ankaŭ kromnomita "Biau-Ri" en la loka dialekto pro la rivereto, kiu trafluas ĝin. Tiu esprimo tradukeblas al "Bela rivero" aŭ "Bela rivereto".

Laŭ loka legendo, Karlo la Granda iam pasis tra tiu vilaĝo.

Administrado [redakti]

Beaurieux apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ [redakti]