Belga-Luksemburga Ekonomia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La traktato por la Belga-Luksemburga Ekonomia Unio (Union Economique Belgo-Luxembourgeoise UEBL) estis subskribita en 1921 fare de Belgio kaj Luksemburgo kaj ekvalidis en 1922 por 50 jaroj. Tiu ekonomia unio entenas diversajn kontraktojn, kiuj celis la ekonomian kunlaboron de la du landoj. La kontraktoj plej ofte estas komunaj akcizoj. La du valutoj de la landoj estis fikse kunligitaj. La traktato estis renovigita en 1972, 1982, 1992 kaj 2002.