Belvís de Monroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Belvís de Monroy en sia provinco

Belvís de Monroy estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas belvisos. La censita populacio en 2008 estis de 677 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Belvís de Monroy estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, tre proksima al Navalmoral de la Mata. La surfaco de ties teritorio estas de 44,98 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo pro belaj naturaj pejzaĝoj kaj monumentoj inter kiuj elstaras:

  • Mezepoka kastelo, de la 13a jarcento.
  • Monaĥejo de Sankta Francisko.
  • Ermitejo de Nuestra Señora del Berrocal.
  • Preĝejo de Santiago Apostolo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Belvís de Monroy inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
618 606 645 616 601 701

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]