Bergama

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bergama estas urbo en okcidenta parto de Turkio, en regiono Izmir, 80 km norde de urbo Izmir, kun ĉ. 57.000 loĝantoj. Ĝi situas apud la praa ruinurbo Pergamono.

La nuna urbo estis konstruita sur ruinoj de la romepoka komunumo. La akropoliso de la praa greka urbo troviĝas nordokcidente de rivero Bergama, aliflanke de rivero, sur alta holmo. Oni povas trovi en la okcidentaj randurboj grekajn ruinojn.

En la arkeologia muzeo estas ekspoziciitaj la elfositaj trovitaĵoj, ekde la nova ŝtonepoko ĝis la bizanca tempo. La urbo havas koton- kaj ledoindustrion, oni kultivas en la ĉirkaŭo kotonon, tabakon kaj vinberon.

[redakti] Vidu ankaŭ

Bergama-tapiŝo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj