Bering-insulo
La Bering-insulo (ruse: о́стров Бе́ринг, Ostrow Behringa), iam Avaĉha-insulo, estas la plej granda el la Komandorski-insuloj en la nordokcidenta Pacifiko, nomita laŭ la dana esploristo Vitus Bering.
Ĝi estas parto de la rusa siberia marborda regiono, 1.660 km² granda, senarbara, sed riĉa je fontoj kaj altvaloraj felbestoj. La arktaj vulpoj kaj mar-lutroj estis rapide ekstermitaj.
Sur la Bering-insulo, ĉefe en Nikolskoje, ĉe la nordokcidenta marbordo, loĝas nuntempe ĉirkaŭ 800 homoj.
Koordinatoj: 55° 1′ N, 166° 15′ O