Beugnies
Beugnies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Nord | ||
INSEE kodo | 59078 [+] | ||
Poŝtkodo | 59216 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59078 | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Daniel Jopek 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4972 005 | ||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 10′ N, 4° 1′ O (mapo)50.1622222222224.0155555555556Koordinatoj: 50° 10′ N, 4° 1′ O (mapo) | ||
Alto | 179 m - 219 m | ||
Areo | 8,92 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beugnies [+] | |||
Beugnies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 497 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
Geografio
Beugnies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Beugnies etendiĝas sur 8,92 km².
Historio
Dum la feŭda epoko, Beugnies ĉiam restis dependa de Avesnes-sur-Helpe. La altaro de ĝia preĝejo estis donacita en 1103 al la abatejo de Liessies. Ankaŭ la abatejoj de Haumont kaj Aulne posedis kelkajn bienojn sur la tereno de Beugnies.
La 14-an de junio 1815, Napoleono kaj ties Granda Armeo trapasis Beugnies survoje al la batalo de Waterloo.
Administrado
Beugnies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.