Bicaz (lago)
El Vikipedio
| Bicaz | |
|---|---|
| Situo | Rumanio |
| Speco de la lago | artefarita lago |
| Ĉefaj fontoj | Rivero Bistriţa (Moldavio) |
| Ĉefaj elfluoj | Rivero Bistriţa (Moldavio) |
| Landoj de la baseno | Rumanio |
| Maksimuma longo | 40 km |
| Surfaca areo | 33 km² |
| Akva volumeno | 1250 milionoj da m³ (maksimume) |
| Setlejoj | Bicaz, Potoci |
Bicaz, ankaŭ sciata kiel Izvorul Muntelui estas la plej granda artefarita lago de enaj akvoj de Rumanio; ĝi estis kreita post la plenigo de akvobaraĵo konstruita sur rivero Bistriţa (Moldavio). La akvobaraĵo situas je kelkaj kilometroj norde de urbo Bicaz.
La akvobaraĵo estis konstruita inter 1950 kaj 1960 kaj estas uzata por generi akvoelektron en elektrocentralo Bicaz-Stejaru. La akvobaraĵo havas alton de 127 metroj, longon de 435 metroj kaj maksimuman larĝon de 119 metroj. La lago havas longon de 40 kilometroj, areon de 33 km² kaj maksimuman volumenon de 1.250 milionoj da m³ (1,25 km³).
