Bieno de Döllstädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kontraŭas inter si la malnova (maldekstre) la kaj nova konstruaĵo

Bieno de Döllstädt (germane: Gut Döllstädt, Döllstädter Schloß) estas parto de iamaj latifundioj en Döllstädt, Germanujo (Unterstraße 3).

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La iama biena ĉefdomo troviĝas ĉe la sudorienta rando de la vilaĝo. Temas pri ampleksa, duetaĝa kaj simetrie aranĝita ensemblo sur alta kelosoklo. La fasadoj longen havas naŭ fenestroaksojn. Tegmentare estas ambaŭparte po tri aksaj lukarnaĵoj. La trabfakaĵo havas surŝmiritan pucon. Verŝajne estiĝis la tuto dum la unua duono de la 19-a jarcento. Tuj norde apudas konstruaĵo de sama altejo de ĉ. la jaro 1900. Ankoraŭ en la 1970-aj jaroj estis malkonstruitaj kelkaj flankaj konstruaĵaj eroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas konata pri la frua historio de la latifundioj. Sed klaras ke post la ordone enkondukita Reformacio evoluis pluraj ekonomiaj bienoj el havaĵoj de surloka monaĥinejo cistercia. Administrontoj estis oficialuloj de la duklando Saksio-Gotao. En 1748 tri tiaj unuecoj iĝis ĉambra bieno de lia duka moŝto Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg). Poste ili iĝis fideikomisa posedaĵo de la dukujo sub la nomo Unteres Gut.

En 1912 la areo, etendiĝite je 363 hektaroj, iĝis plej granda dungoloko de la tuta vilaĝo. De 1923 konata estas luprenanto nome Eduard Meyer.[1]

Post 1945 la komunistoj sub la sovetia okupado decidis ŝtatigon kaj disdonis la grundon. En 1950 la senjorejo fariĝis oldulejo.[2] Post Turniĝo la protestantisma karitata organizo Diakonieverein Döllstädt transprenis la tuton kaj pligrandigis/-modernigis la hejmon en 2001/02 per konstruo de alternativa domo. Ĝia kapacito estas nun (2023) de 60 lokoj por maljunuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Dua eldonejo, 2003
51.08011110.815991