Bildartohistorio
Bildartohistorio aŭ bildarta historio estas la scienco pri la historia evoluo de la bildartoj (pentrarto, skulptarto ktp.) kaj ilia ikonografia, ikonologia same kiel materia destino. Ĝi esploras kaj priskribas ankaŭ la kulturan funkcion de bildigaj artoj koncerne iliajn artismajn kaj konkretajn kondiĉojn, same kiel ankaŭ la verkan procedon de artisto.